YouVersion Logo
Search Icon

Sentencoj 12

12
1Kiu amas instruon, tiu amas scion;
Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.
2Bonulo akiras favoron de la Eternulo;
Sed homo malica estos kondamnita.
3Ne fortikiĝos homo per malvirto;
Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.
4Brava virino estas krono por sia edzo;
Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
5La pensoj de virtuloj estas justeco;
La meditado de malvirtuloj estas malico.
6La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango;
Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
7La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos;
Sed la domo de virtuloj staros forte.
8Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo;
Sed perversulo estos hontigita.
9Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si,
Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
10Virtulo kompatas la vivon de sia bruto;
Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
11Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;
Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
12Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj;
Sed la radiko de virtuloj donas forton.
13Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo;
Sed virtulo eliras el mizero.
14Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas;
Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
15La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj;
Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
16Malsaĝulo tuj montras sian koleron;
Sed saĝulo ignoras ofendon.
17Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta,
Sed falsama atestulo trompon.
18Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo;
Sed la lango de saĝuloj sanigas.
19Parolo vera restas fortike por ĉiam;
Sed parolo malvera nur por momento.
20Malico estas en la koro de malbonintenculoj;
Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
21Nenio malbona trafos virtulon;
Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
22Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema;
Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
23Saĝa homo kaŝas scion;
Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.
24La mano de diligentuloj regos;
Sed mano maldiligenta pagos tributon.
25Zorgo en la koro de homo ĝin premas;
Sed amika vorto ĝin ĝojigas.
26Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo;
Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
27Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon;
Sed homo diligenta havas riĉecon.
28Sur la vojo de virto estas vivo,
Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.

Currently Selected:

Sentencoj 12: ESP

Highlight

Copy

Compare

Share

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in