YouVersion Logo
Search Icon

Ester 10

10
1La reĝo Aĥaŝveroŝ metis sub tributon la teron kaj la insulojn de la maro. 2La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordeĥaj, kiun la reĝo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Medujo kaj Persujo. 3Ĉar la Judo Mordeĥaj estis la dua post la reĝo Aĥaŝveroŝ, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.

Currently Selected:

Ester 10: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in