YouVersion Logo
Search Icon

1 Korintanoj 16

16
1Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru. 2La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos. 3Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem; 4kaj se konvenos, ke mi ankaŭ tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi. 5Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos; 6sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen irigu min, kien mi veturos. 7Ĉar mi ne volas vidi vin nun dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la Sinjoro permesos. 8Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto; 9ĉar pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj kontraŭstarantoj.
10Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ; 11neniu do lin malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; ĉar mi atendas lin kun la fratoj. 12Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.
13Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu. 14Ĉio via estu farata en amo.
15Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la servo de la sanktuloj), 16ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto. 17Kaj mi ĝojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili plenigis. 18Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.
19La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo. 20Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso. 21La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano. 22Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata. 23La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. 24Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen.

Currently Selected:

1 Korintanoj 16: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in

YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy