1
Romanoj 8:28
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.
Compare
Explore Romanoj 8:28
2
Romanoj 8:38-39
Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Explore Romanoj 8:38-39
3
Romanoj 8:26
Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj
Explore Romanoj 8:26
4
Romanoj 8:31
Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?
Explore Romanoj 8:31
5
Romanoj 8:1
Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.
Explore Romanoj 8:1
6
Romanoj 8:6
Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco
Explore Romanoj 8:6
7
Romanoj 8:37
Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.
Explore Romanoj 8:37
8
Romanoj 8:18
Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.
Explore Romanoj 8:18
9
Romanoj 8:35
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?
Explore Romanoj 8:35
10
Romanoj 8:27
kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.
Explore Romanoj 8:27
11
Romanoj 8:14
Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.
Explore Romanoj 8:14
12
Romanoj 8:5
Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito.
Explore Romanoj 8:5
13
Romanoj 8:32
Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li?
Explore Romanoj 8:32
14
Romanoj 8:16-17
La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio; kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.
Explore Romanoj 8:16-17
15
Romanoj 8:7
ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei
Explore Romanoj 8:7
16
Romanoj 8:19
Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio.
Explore Romanoj 8:19
17
Romanoj 8:22
Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.
Explore Romanoj 8:22
Home
Bible
Plans
Videos