Kaj ĝi trompas la loĝantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al ĝi fari antaŭ la besto; dirante al la loĝantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis. Kaj estis donite, ke ĝi donu spiron al la bildo de la besto, por ke eĉ parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke ĉiuj, kiuj ne volas adorkliniĝi al la bildo de la besto, estu mortigitaj.