1
Psalmaro 37:4
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
Compare
Explore Psalmaro 37:4
2
Psalmaro 37:5
Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
Explore Psalmaro 37:5
3
Psalmaro 37:7
Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.
Explore Psalmaro 37:7
4
Psalmaro 37:3
Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
Explore Psalmaro 37:3
5
Psalmaro 37:23-24
De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li. Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
Explore Psalmaro 37:23-24
6
Psalmaro 37:6
Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.
Explore Psalmaro 37:6
7
Psalmaro 37:8
Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
Explore Psalmaro 37:8
8
Psalmaro 37:25
Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
Explore Psalmaro 37:25
9
Psalmaro 37:1
Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.
Explore Psalmaro 37:1