1
Psalmaro 34:18
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
Compare
Explore Psalmaro 34:18
2
Psalmaro 34:4
Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
Explore Psalmaro 34:4
3
Psalmaro 34:19
Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
Explore Psalmaro 34:19
4
Psalmaro 34:8
Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
Explore Psalmaro 34:8
5
Psalmaro 34:5
Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.
Explore Psalmaro 34:5
6
Psalmaro 34:17
Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
Explore Psalmaro 34:17
7
Psalmaro 34:7
Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.
Explore Psalmaro 34:7
8
Psalmaro 34:14
Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
Explore Psalmaro 34:14
9
Psalmaro 34:13
Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo
Explore Psalmaro 34:13
10
Psalmaro 34:15
La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
Explore Psalmaro 34:15
11
Psalmaro 34:3
Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.
Explore Psalmaro 34:3