1
Psalmaro 103:2
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.
Compare
Explore Psalmaro 103:2
2
Psalmaro 103:3-5
Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn; Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.
Explore Psalmaro 103:3-5
3
Psalmaro 103:1
Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.
Explore Psalmaro 103:1
4
Psalmaro 103:13
Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
Explore Psalmaro 103:13
5
Psalmaro 103:12
Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
Explore Psalmaro 103:12
6
Psalmaro 103:8
Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.
Explore Psalmaro 103:8
7
Psalmaro 103:10-11
Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni. Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
Explore Psalmaro 103:10-11
8
Psalmaro 103:19
La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion.
Explore Psalmaro 103:19