1
Mateo 18:20
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.
Compare
Explore Mateo 18:20
2
Mateo 18:19
Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
Explore Mateo 18:19
3
Mateo 18:2-3
Kaj alvokinte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili, kaj diris: Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.
Explore Mateo 18:2-3
4
Mateo 18:4
Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo.
Explore Mateo 18:4
5
Mateo 18:5
Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min
Explore Mateo 18:5
6
Mateo 18:18
Vere mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo.
Explore Mateo 18:18
7
Mateo 18:35
Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.
Explore Mateo 18:35
8
Mateo 18:6
sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.
Explore Mateo 18:6
9
Mateo 18:12
Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis?
Explore Mateo 18:12
Home
Bible
Plans
Videos