1
Mateo 16:24
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min
Compare
Explore Mateo 16:24
2
Mateo 16:18
Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.
Explore Mateo 16:18
3
Mateo 16:19
Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
Explore Mateo 16:19
4
Mateo 16:25
ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.
Explore Mateo 16:25
5
Mateo 16:26
Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo?
Explore Mateo 16:26
6
Mateo 16:15-16
Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
Explore Mateo 16:15-16
7
Mateo 16:17
Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
Explore Mateo 16:17
Home
Bible
Plans
Videos