1
Mateo 14:30-31
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min. Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?
Compare
Explore Mateo 14:30-31
2
Mateo 14:30
Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min.
Explore Mateo 14:30
3
Mateo 14:27
Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
Explore Mateo 14:27
4
Mateo 14:28-29
Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.
Explore Mateo 14:28-29
5
Mateo 14:33
Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.
Explore Mateo 14:33
6
Mateo 14:16-17
Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.
Explore Mateo 14:16-17
7
Mateo 14:18-19
Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi. Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
Explore Mateo 14:18-19
8
Mateo 14:20
Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
Explore Mateo 14:20
Home
Bible
Plans
Videos