En sonĝo, en nokta vizio,
Kiam sur la homojn falis dormo,
Kiam ili dormas sur la lito,
Tiam Li malfermas la orelon de la homoj,
Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,
Por deturni homon de ia faro
Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,
Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo
Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.