1
Johano 15:5
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari.
Compare
Explore Johano 15:5
2
Johano 15:4
Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi.
Explore Johano 15:4
3
Johano 15:7
Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.
Explore Johano 15:7
4
Johano 15:16
Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.
Explore Johano 15:16
5
Johano 15:13
Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.
Explore Johano 15:13
6
Johano 15:2
Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto.
Explore Johano 15:2
7
Johano 15:12
Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.
Explore Johano 15:12
8
Johano 15:8
En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.
Explore Johano 15:8
9
Johano 15:1
Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.
Explore Johano 15:1
10
Johano 15:6
Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas.
Explore Johano 15:6
11
Johano 15:11
Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena.
Explore Johano 15:11
12
Johano 15:10
Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo.
Explore Johano 15:10
13
Johano 15:17
Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian.
Explore Johano 15:17
14
Johano 15:19
Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas.
Explore Johano 15:19
YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy
Home
Bible
Plans
Videos