1
Jesaja 55:8
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.
Compare
Explore Jesaja 55:8
2
Jesaja 55:9
Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.
Explore Jesaja 55:9
3
Jesaja 55:6
Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.
Explore Jesaja 55:6
4
Jesaja 55:7
Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.
Explore Jesaja 55:7
5
Jesaja 55:1
Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, aĉetu, kaj manĝu; iru, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.
Explore Jesaja 55:1
6
Jesaja 55:10-11
Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto: tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis.
Explore Jesaja 55:10-11
7
Jesaja 55:12
Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj.
Explore Jesaja 55:12
8
Jesaja 55:3
Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; aŭskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.
Explore Jesaja 55:3
Home
Bible
Plans
Videos