1
Jesaja 45:3
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj riĉaĵojn kaŝitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo, Mi, Dio de Izrael.
Compare
Explore Jesaja 45:3
2
Jesaja 45:2
Mi iros antaŭ vi kaj ebenigos altaĵojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.
Explore Jesaja 45:2
3
Jesaja 45:5-6
Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis; por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia
Explore Jesaja 45:5-6
4
Jesaja 45:7
kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.
Explore Jesaja 45:7
5
Jesaja 45:22
Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
Explore Jesaja 45:22
6
Jesaja 45:1
Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj.
Explore Jesaja 45:1
7
Jesaja 45:23
Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango.
Explore Jesaja 45:23
8
Jesaja 45:4
Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laŭ via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.
Explore Jesaja 45:4
Home
Bible
Plans
Videos