1
Jesaja 43:19
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Jen Mi faras ion novan, nun ĝi elkreskas; ĉu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.
Compare
Explore Jesaja 43:19
2
Jesaja 43:2
Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos.
Explore Jesaja 43:2
3
Jesaja 43:18
Ne rememoru tion, kio estis antaŭlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva.
Explore Jesaja 43:18
4
Jesaja 43:1
Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.
Explore Jesaja 43:1
5
Jesaja 43:4
Ĉar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataŭ vi kaj gentojn anstataŭ via animo.
Explore Jesaja 43:4
6
Jesaja 43:3
Ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elaĉeton, Etiopujon kaj Seban anstataŭ vi.
Explore Jesaja 43:3
7
Jesaja 43:5
Ne timu, ĉar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.
Explore Jesaja 43:5
8
Jesaja 43:25
Mi, Mi forviŝas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.
Explore Jesaja 43:25
9
Jesaja 43:10
Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaŭ Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.
Explore Jesaja 43:10
10
Jesaja 43:11
Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.
Explore Jesaja 43:11
11
Jesaja 43:13
De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraŭ Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion ŝanĝos?
Explore Jesaja 43:13
12
Jesaja 43:20-21
Gloros Min la bestoj de la kampo, ŝakaloj kaj strutoj; ĉar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis, tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke ĝi rakontu pri Mia gloro.
Explore Jesaja 43:20-21
13
Jesaja 43:6-7
Mi diros al la nordo: Redonu! kaj al la sudo: Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero, ĉiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis.
Explore Jesaja 43:6-7
14
Jesaja 43:16-17
Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo, kiu elirigis ĉarojn kaj ĉevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj ĉiuj kune falis kaj ne leviĝos, senfajriĝis, estingiĝis kiel meĉo
Explore Jesaja 43:16-17
15
Jesaja 43:15
Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Reĝo.
Explore Jesaja 43:15
Home
Bible
Plans
Videos