1
Jesaja 35:10
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.
Compare
Explore Jesaja 35:10
2
Jesaja 35:3-4
Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn. Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.
Explore Jesaja 35:3-4
3
Jesaja 35:8
Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur ĝi, ĉar nur al ili ĝi apartenas; irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros.
Explore Jesaja 35:8
4
Jesaja 35:5
Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos.
Explore Jesaja 35:5
5
Jesaja 35:6
Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.
Explore Jesaja 35:6
Home
Bible
Plans
Videos