1
Predikanto 5:2
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Ne rapidu kun via buŝo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.
Compare
Explore Predikanto 5:2
2
Predikanto 5:19
Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, ĉi tio estas dono de Dio.
Explore Predikanto 5:19
3
Predikanto 5:10
Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
Explore Predikanto 5:10
4
Predikanto 5:1
Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.
Explore Predikanto 5:1
5
Predikanto 5:4
Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi; ĉar malagrablaj al Li estas malsaĝuloj: kion vi promesis, tion plenumu.
Explore Predikanto 5:4
6
Predikanto 5:5
Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.
Explore Predikanto 5:5
7
Predikanto 5:12
Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi.
Explore Predikanto 5:12
8
Predikanto 5:15
Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.
Explore Predikanto 5:15
Home
Bible
Plans
Videos