1
2 Kroniko 20:15
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem kaj reĝo Jehoŝafat! Tiele diras al vi la Eternulo: Ne timu kaj ne sentu teruron antaŭ ĉi tiu granda homamaso, ĉar la milito estas ne kontraŭ vi, sed kontraŭ Dio.
Compare
Explore 2 Kroniko 20:15
2
2 Kroniko 20:17
Ne vi devas batali ĉi tiun fojon: stariĝu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron: morgaŭ eliru kontraŭ ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.
Explore 2 Kroniko 20:17
3
2 Kroniko 20:12
Ho nia Dio, ĉu Vi ne juĝos ilin? ĉar ni ne havas forton kontraŭ ĉi tiu granda homamaso, kiu venis kontraŭ nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.
Explore 2 Kroniko 20:12
4
2 Kroniko 20:21
Kaj li konsiliĝis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaŭ la armitoj, kaj parolu: Gloru la Eternulon, ĉar eterna estas Lia favorkoreco.
Explore 2 Kroniko 20:21
5
2 Kroniko 20:22
Kaj en la tempo, kiam ili komencis ĝojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraŭ la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraŭ Judujon, kaj ili estis batitaj.
Explore 2 Kroniko 20:22
6
2 Kroniko 20:3
Jehoŝafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.
Explore 2 Kroniko 20:3
7
2 Kroniko 20:9
Se venos sur nin malfeliĉo, glavo, puno, pesto, aŭ malsato, tiam ni stariĝos antaŭ ĉi tiu domo kaj antaŭ Vi, ĉar Via nomo estas en ĉi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi aŭdos kaj helpos.
Explore 2 Kroniko 20:9
8
2 Kroniko 20:16
Morgaŭ malsupreniru sur ilin: jen ili supreniras sur la altaĵon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaŭ la dezerto Jeruel.
Explore 2 Kroniko 20:16
9
2 Kroniko 20:4
Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el ĉiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.
Explore 2 Kroniko 20:4