1
1 Kroniko 16:11
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
Compare
Explore 1 Kroniko 16:11
2
1 Kroniko 16:34
Laŭdu la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia favorkoreco.
Explore 1 Kroniko 16:34
3
1 Kroniko 16:8
Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
Explore 1 Kroniko 16:8
4
1 Kroniko 16:10
Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
Explore 1 Kroniko 16:10
5
1 Kroniko 16:12
Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo
Explore 1 Kroniko 16:12
6
1 Kroniko 16:9
Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
Explore 1 Kroniko 16:9
7
1 Kroniko 16:25
Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super ĉiuj dioj
Explore 1 Kroniko 16:25
8
1 Kroniko 16:29
Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaŭ Lin; Adorkliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
Explore 1 Kroniko 16:29
9
1 Kroniko 16:27
Gloro kaj majesto estas antaŭ Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.
Explore 1 Kroniko 16:27
10
1 Kroniko 16:23
Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon.
Explore 1 Kroniko 16:23
11
1 Kroniko 16:24
Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
Explore 1 Kroniko 16:24
12
1 Kroniko 16:22
Dirante: Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
Explore 1 Kroniko 16:22
13
1 Kroniko 16:26
Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
Explore 1 Kroniko 16:26
14
1 Kroniko 16:15
Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj
Explore 1 Kroniko 16:15
15
1 Kroniko 16:31
Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj: La Eternulo reĝas.
Explore 1 Kroniko 16:31
16
1 Kroniko 16:36
Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diris: Amen! kaj gloro al la Eternulo!
Explore 1 Kroniko 16:36
17
1 Kroniko 16:28
Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
Explore 1 Kroniko 16:28