1
Romanoj 12:2
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
Համեմատել
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:2
2
Romanoj 12:1
Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:1
3
Romanoj 12:12
en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:12
4
Romanoj 12:21
Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:21
5
Romanoj 12:10
En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:10
6
Romanoj 12:9
Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:9
7
Romanoj 12:18
Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:18
8
Romanoj 12:19
Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:19
9
Romanoj 12:11
en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:11
10
Romanoj 12:3
Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:3
11
Romanoj 12:17
Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:17
12
Romanoj 12:16
Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:16
13
Romanoj 12:20
Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:20
14
Romanoj 12:14-15
Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:14-15
15
Romanoj 12:13
kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:13
16
Romanoj 12:4-5
Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion, tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia.
Ուսումնասիրեք Romanoj 12:4-5