YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 149

149
1Haleluja!
Kantu al la Eternulo novan kanton,
Lian gloron en la anaro de fideluloj.
2Izrael ĝoju pri sia Kreinto,
La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
3Ili gloru Lian nomon en danco,
Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
4Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo;
Li ornamas humilulojn per savo.
5La fideluloj ĝoju en honoro,
Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
6Glorado al Dio estas en ilia buŝo,
Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,
7Por fari venĝon super la popoloj,
Punkorektadon super la gentoj;
8Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj
Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;
9Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon.
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj.
Haleluja!

Currently Selected:

Psalmaro 149: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in

YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy