1
Josuo 1:9
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
Compare
Explore Josuo 1:9
2
Josuo 1:8
Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
Explore Josuo 1:8
3
Josuo 1:7
Nur estu forta kaj tre kuraĝa, penante agi laŭ la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu ĉie, kien vi iros.
Explore Josuo 1:7
4
Josuo 1:5
Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
Explore Josuo 1:5
5
Josuo 1:6
Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
Explore Josuo 1:6
6
Josuo 1:3
Ĉiun lokon, sur kiun paŝos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
Explore Josuo 1:3
7
Josuo 1:2
Mia servanto Moseo mortis; kaj nun leviĝu, transiru ĉi tiun Jordanon, vi kaj ĉi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.
Explore Josuo 1:2
8
Josuo 1:1
Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene
Explore Josuo 1:1
9
Josuo 1:4
De la dezerto kaj de ĉi tiu Lebanon ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato, la tuta lando de la Ĥetidoj, ĝis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.
Explore Josuo 1:4
10
Josuo 1:18
Ĉiu, kiu malobeos vian diron kaj ne aŭskultos viajn vortojn en ĉio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuraĝa.
Explore Josuo 1:18
11
Josuo 1:11
Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante: Pretigu por vi manĝaĵon, ĉar post tri tagoj vi transiros ĉi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
Explore Josuo 1:11
YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy
Home
Bible
Plans
Videos