1
Genezo 50:20
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
Compare
Explore Genezo 50:20
2
Genezo 50:19
Sed Jozef diris al ili: Ne timu; ĉar ĉu mi estas anstataŭ Dio?
Explore Genezo 50:19
3
Genezo 50:21
Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.
Explore Genezo 50:21
4
Genezo 50:17
Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, ĉar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.
Explore Genezo 50:17
5
Genezo 50:24
Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
Explore Genezo 50:24
6
Genezo 50:25
Kaj Jozef ĵurigis la filojn de Izrael, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie.
Explore Genezo 50:25
7
Genezo 50:26
Kaj Jozef mortis en la aĝo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis lin kaj metis lin en ĉerkon en Egiptujo.
Explore Genezo 50:26
YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy
Home
Bible
Plans
Videos