YouVersion Logo
Search Icon

Luko 24

24
1Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis. 2Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo. 3Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo. 4Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; 5kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? 6Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo, 7dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi. 8Kaj ili rememoris liajn vortojn; 9kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj. 10Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj. 11Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj. 12Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.
13Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. 14Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis. 15Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. 16Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. 17Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno. 18Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj? 19Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo; 20kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. 21Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. 22Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, 23kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. 24Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis. 25Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! 26Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? 27Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem. 28Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros. 29Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili. 30Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. 31Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili. 32Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? 33Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: 34La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon. 35Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.
36Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. 37Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton. 38Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj? 39Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. 40Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn. 41Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie? 42Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo. 43Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili.
44Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. 45Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; 46kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon; 47kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem. 48Vi estas atestantoj pri tio. 49Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre.
50Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin. 51Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon. 52Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo; 53kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.

Currently Selected:

Luko 24: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in

YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy