YouVersion Logo
Search Icon

Johano 6

6
1Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias. 2Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj. 3Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj disĉiploj. 4Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima. 5Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni aĉetu panojn, por ke ĉi tiuj manĝu? 6Tion li diris, por provi lin; ĉar li mem sciis, kion li faros. 7Filipo respondis al li: Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por ili, por ke ĉiu iometon ricevu. 8Unu el liaj disĉiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li: 9Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio estas tio por tiom da homoj? 10Jesuo diris: Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidiĝis, nombre ĉirkaŭ kvin mil. 11Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidiĝintoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom oni deziris. 12Kaj kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj: Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu. 13Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la manĝintoj. 14Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris: Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.
15Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto.
16Kaj kiam vesperiĝis, liaj disĉiploj malsupreniris al la maro; 17kaj enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraŭ ne venis al ili. 18Kaj la maro malsereniĝis de forta vento, kiu blovis. 19Kiam do ili remis proksimume dudek kvin ĝis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimiĝanta al la ŝipo; kaj ili timis. 20Sed li diris al ili: Ĝi estas mi; ne timu. 21Tiam ili volonte ricevis lin en la ŝipon, kaj tuj la ŝipo albordiĝis tien, kien ili veturis.
22La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj veturis 23(venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) — 24kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum, serĉante Jesuon. 25Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien? 26Jesuo respondis al ili kaj diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis. 27Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis. 28Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? 29Jesuo respondis kaj diris al ili: Jen la faro de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis. 30Ili do diris al li: Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras? 31Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: Li donis al ili ĉielan panon por manĝi. 32Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. 33Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo. 34Ili do diris al li: Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon. 35Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. 36Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas. 37Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos. 38Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. 39Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago. 40Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
41La Judoj do murmuris pri li, ĉar li diris: Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. 42Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo? 43Jesuo respondis kaj diris al ili: Ne murmuru inter vi. 44Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 45Estas skribite en la profetoj: Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi. 46Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron. 47Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. 48Mi estas la pano de vivo. 49Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. 51Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.
52La Judoj do disputis inter si, dirante: Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi? 53Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo. 56Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. 57Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi. 58Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne. 59Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.
60Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris: Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti? 61Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj disĉiploj pri tio murmuris, diris al ili: Ĉu tio faligas vin? 62Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antaŭe estis? 63La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo. 64Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. Ĉar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos. 65Kaj li diris: Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.
66Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis. 67Jesuo do diris al la dek du: Ĉu vi ankaŭ volas foriri? 68Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. 69Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio. 70Respondis al ili Jesuo: Ĉu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo? 71Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; ĉar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.

Currently Selected:

Johano 6: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in

YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy