Psalmaro 26
26
De David.
1Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis;
Mi ne ŝanceliĝos.
2Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min;
Refandu mian internaĵon kaj mian koron.
3Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj;
Kaj mi marŝas en Via vero.
4Mi ne sidas kun homoj malveremaj,
Kaj kun falsemuloj mi ne iros.
5Mi malamas societon de malbonfarantoj,
Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.
6Mi lavas miajn manojn per senkulpeco;
Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo,
7Por aŭdigi laŭte gloradon
Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.
8Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo,
Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.
9Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj,
Nek mian vivon kun la sangaviduloj,
10En kies manoj estas krimo
Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj.
11Kaj mi iras en senkulpeco;
Liberigu min kaj korfavoru min.
12Mia piedo staras sur ebena loko;
En kunvenoj mi benos la Eternulon.
Currently Selected:
Psalmaro 26: ESP
Highlight
Copy
Compare
Share
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.