YouVersion Logo
Search Icon

1 Korintanoj 13

13
1Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; 7ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. 8Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. 9Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; 10sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. 11Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. 12Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. 13Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

Currently Selected:

1 Korintanoj 13: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in

YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy